Esperanta Civito

Kurso pri diplomatia tradukado 2022 en KCE


Post la interesaj prelegoj kaj debatoj en la lingva kolokvo en Aprilo ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, Svisio (helpe de la bongustaj kuirartaj kreaĵoj de Manuela Blanco el la Esperanto-domo de Malago) mi ne hezitis elekti la plej allogan por mi el la anoncitaj en "Heroldo" someraj kursoj ĉe tiu montara kasŝejo, for de la Londona bruo. Temas pri la tria staĝo pri diplomatia tradukado -- el la propra nacilingvo al esperanto. Mia persona celo estis tradukado ne diplomatia sed politika -- mi volas poluri mian kapablon rapide redoni en la internacia lingvo aktualajn artikolojn el la anglalingva semajna gazeto komunista, "Weekly Worker", kaj, kompreneble, ankaŭ verki la proprajn.

La unua principo de tradukado, pri kiu insistis nia instruisto, prof. Giorgio Silfer, estis la neceso scipovi ne nur la necesajn lingvaĵojn de elektita teksto, sed ankaŭ kompetenti pri la enhavo. Ĉar la kurso anonciĝis kiel "specife pri Eŭropa Unio", ĝi komenciĝis per historia rigardo tra la origino kaj evoluo de la diversaj formoj de kunigĝo de kelkaj euŭropaj ŝtatoj ĝis la nuna fragila Eŭropa Unio, post la neantaŭvidita eliro de Britio.

Survoje, la diverslingvaj kursanoj, parolantoj de la angla (nur mi mem), franca, hispana, itala kaj hungara, kune alfrontis konkretajn lingvajn elektojn, helpe de komparo de la nacilingvaj tekstoj de la tiel nomata eŭropa konstitucio, cĉiu paralela al la esperanta, atingebla ĉe www.egalite.hu/konstitucio. Utila komparo. Provu ĝin.

Se vi volas mem ĝui la kamaradecan kunvivadon ĉe KCE, ankoraŭ eblas registri sin por la Plurnivela Internacia Kursaro (intensivaj kursoj A-, B-, C-gradaj, 26-31 julio) kaj la 5-a staĝo pri beletra tradukado (gvidas d-ino Perla Martinelli, 2-7 aŭgusto). Kaj ne maltrafu la 11-an Kulturan Esperanto-Festivalon, kunorganizatan de Studenta Esperanta Ligo, 9-15 aŭgusto 2022.

(Stano Keable)

[HeKo 791 4-B, 24 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0972 s s 
  Total: 0.1108 s s