Esperanta Civito

Osmo Buller minacas forlasi la Universalan


Proksimiĝas la epilogo de la batalo interna al la Universala: la opozicio, nerekte gvidata de Osmo Buller kaj parte jam eksiĝinta (vidu Leonojn kaj Moleonojn), survojas al la forĵeto de la UEA-karto de individua membro (sed restus asocia membro, krom eksiĝo ankaŭ de la respektiva landa asocio).

"Estas seniluziige partopreni en sia lasta semajno kiel komitatano diskuton kiel tiu ĉi, kiu dolorige atestas pri tre limigita kaj mallarĝa pensmaniero en nia supera organo. Renato Corsetti kaj aliaj ne ŝajnas ĝeniĝi de la lingvaĵo de Smetanina, eĉ se ŝi elĵetis siajn malpuraĵojn kontraŭ alia ĉefdelegito de UEA ĝuste en la Esperanto-tago, ofendante la vorton kaj spiriton de la slogano de tiu tago. Neniu en tiu ĉi listo same multe tamtamis pri la slogano de la tago kiel Renato Corsetti. Oni kredus, ke temis por li pri io sankta, sed lia sinteno al la malrespekto de tiu slogano montras, ke lia fervorado estis hipokrita" publike deklaris la eksdirektoro el Finnlando.

"Sed por mi sufiĉas tiu ĉi diskuto. Se vojmontra al la Komitato estas la banaleco de Renato Corsetti anstataŭ la veraj interesoj de UEA, estu tiel. En tia Komitato -- kiu fakte ne meritas majusklon -- feliĉe post kelkaj tagoj mi jam ne plu membros. Post 56 jaroj kiel membro kaj 26 jaroj kiel oficisto mi demandas min, ĉu mia loko entute plu estas en la nuna UEA, ĉar morale ĝi ne plu estas mia" konkludas amare kaj minace Osmo Buller.

La nuna Estraro rifuzas pritrakti la eksigon proponitan de Buller kontraŭ la rusa ĉefdelegitino, samtempe ne sin esprimas favore al Ukrajno; la risko estas, ke de UEA eksiĝos baldaŭ ne nur la finno, sed ankaŭ du landaj asocioj: la ukraina kaj la rusa.

[HeKo 791 8-B, 31 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0557 s s