Esperanta Civito

Forpasis civitano Giovanni Conti


Hieraŭ mortis c-ano Giovanni Conti (1932[1990]-2022), unu el la plej aktivaj membroj de Milana Esperanto-Klubo. Li kandidatis por la Senato de la Esperanta Civito en 2001 (per la Blanka listo, por Civito inspirita de kristanaj idealoj), kio signifas ke li petis la civitanecon jam en la jaro de la promulgado de nia Konstitucio.

Inĝenia kaj simpatia, li famiĝis loke pro bunte interesa esperanto-ĝardeno, fakte parko, kiun li private posedis kaj aranĝis. Internacie lia plej granda sukceso konsistis en la propagando per "literuloj", kiuj ebligis simpatian reklamon al miliardo da homoj per televizio, okaze de la bondeziroj de la papoj en nia lingvo, Paske kaj Kristnaske.

Rimarkinda estis ankaŭ lia reklamado okaze de la internacia pacmarŝo de Peruĝo al Asizo. Ĉi-lasta plej kongruis kun lia elano de mondcivitano kaj pacifisto.

Speciale kondolencas Kooperativo de Literatura Foiro kaj gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Ĉi-lastaj kaptas la okazon por memori ankaŭ pri s-ino Anita Periĉ Mase' Altherr, forpasinta lastmonate en la 90-a jaro, kun aparta danko pro ŝia heredaĵo testamentita al Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 792 1-C, 2 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0526 s s