Esperanta Civito

Koffi Gbeglo trafis (preskaŭ) unuanimecon pri si mem


Nekutima konverĝo de Osmo Buller kaj TEJO en la Komitato de la Universala, hodiaŭ en Montrealo. La unua anoncis ke, se Koffi Gbeglo estus elektita kiel C-komitatano (suplementa, laŭ la iom bombasta strukturo de la Asocio), li tuj eksiĝos de UEA. Tian ŝancon oni ne profitis, danke al la interveno de Michael Boris Mandirola, TEJO-komitatano:

"Koffi Gbeglo aktive kontraŭbatalis la strebojn de TEJO okazigi la IJK-on en Afriko, kontraŭbatalis la projekton pri afrika-eŭropa junulara kapabligo, sendante dosieron plenan je kalumnioj, je akuzoj, al ĉiuj instancoj de la urba, de la nacia kaj eŭropa niveloj, kontraŭ TEJO. Estas homo, kiu asertis inter la multegaj diraĵoj, ke en TEJO oni praktikas samseksemon kaj ke oni volis iri al Afriko por amuziĝi kun la lokaj knaboj. Mi ne pensas ke homo, kiu tiajn konceptojn esprimas al publikaj instancoj pri la agado de junulara sekcio de UEA devus esti en la komitato de UEA. Sen mencii la sennombrajn atakojn, kiujn li faris al aktivegaj esperantistoj kiel Osmo Buller kaj pluraj aliaj."

La akuzito ne povis defendi sin, ĉar ĉeestis la kunsidon nek reale nek virtuale. Facile do li fiaskis ĉe la elektoj, ricevante nur kvin voĉojn anstataŭ trideko kiel la ceteraj ses kandidatoj (estis entute sep por ses postenoj).

La togolandano estis la ĉefa disĉiplo de Hans Bakker, "granda patro blanka" de la afrika Esperantio. Li karieris ĝis UEA-estraraneco kaj Akademianeco (unua afrika nigrulo en ambaŭ). En la estraro li implikis la direktoron, ĉar tiu estus koncedinta grandan prunton al la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" sen la antaŭa konsento de la gvidantaro: denunco pro "abus de confiance". La direktoron (Buller, kompreneble) poste kovris prezidanto Renato Corsetti (alia osmoza adversulo) ĉe la Komitato kunsidanta en Florenco (2006).

La Esperanta Civito restas la sola interkontinenta medio kie c-ano Gbeglo ŝajnas estimata: li sidas en la Forumo kiel delegito de Esperanta PEN-Centro, kaj ankaŭ membras en la Lingva Komitato (dum la Akademio ne renovigis lian membrecon). Probable la raŭmistoj konsistigas inkludeman medion pli ol aliaj esperantistoj.

Tial ke s-ro Buller petis ankaŭ la eksigon de s-ino Smetanina el la posteno de ĉefdelegito por Rusio, estos interese vidi ĉu reglamenta malobservo gravas malpli ol interna venĝo, en la Universala.

[HeKo 792 5-A, 6 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0563 s s