Esperanta Civito

Norditala, praangla, hungara inspiroj por teatro en KEF


La subitaj morto de la frato de Jean-Thierry von Bueren kaj malsaniĝo de Jonny M nuligis du programerojn ĝuste en la unua tago de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono. La situacion savis du kamiŝibajoj, interpretitaj de Giorgio Silfer, la unua matinee kaj la dua vesperume.

C-ano Silfer enkondukis ĉi tiun ĝenron en la esperantan teatron per tri originale verkitaj kamiŝibajoj: dum KEF eblis spekti "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj", per desegnoj sur papero kaj ligna kasteledo, post alvoko per aŭtentaj frapiletoj en Japanio (donaco de c-ano Riichi Karibe), kaj "Gvendolena la blanke-brova", per projekciado de lumbildoj. La aŭtoro difinas ilin ambaŭ kamiŝibajaj fabeloj por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj.

Efektive "Albaniva" estas psikanaliza reverko de "Neĝulino", kun ŝiaj sep virinaj timoj kiuj enkorpiĝas en nanoj: la rakonto disvolviĝas mezepoke en ebenejo kiu povus esti la norditala, riĉa je kasteloj; Leonora Torres el Meksiko desegnis la bildojn. Male, "Gvendolena" ŝajnas plene inspirita de la legendoj pri reĝo Arturo: la protagonisto memorigas la figuron de mago Merleno, sed la intrigo kondukas aliloken.

Pro la murda agreso al Salman Rushdie, Giorgio Silfer reduktis sian parolagon "Invit' al njugatesko", eliminante la aŭdvidajn partojn, en funebra protesto. Rezultis monologo ĉirkaŭ la figuro de poeto Endre Ady, klariganta la devenon de la revuo "Nyugat" kaj ties kontakton kun nia lingvo. La parolago ne estas jam publikigita, dum la hezitema ĉefredaktoro de "Literatura Foiro" cedis al la premo de la publiko, kiu nepre deziras legi la tutan tekston de "Gvendolena la blanke-brova".

[HeKo 792 8-B, 17 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0591 s s