Rushdie (mal)fermis nian sesan literaturperiodon
Laŭ "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer nian kvinan periodon fermis la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo fare de la verkistara mondkongreso, 10 septembro 1993. Preskaŭ samtage la PEN-kongreson alparolis Salman Rushdie, kiu preskaŭ dudek naŭ jarojn poste riskos la morton pro murda atenco. Tiun hazardan koincidon prof. Giorgio Silfer ĵus menciis dum KEF, por marki la finon de la sesa periodo, enkondukante debaton pri nia kulturo en la jaroj 2020aj.
Ke tuta epoko finiĝos ĉirkaŭ 2020 c-ano Silfer delonge antaŭvidis, supozante ke la tradiciaj esperanto-movadoj elĉerpiĝos fiziologie en la nuna tempo. Li antaŭvidis ankaŭ longan agonion, kiel okazas al sinkanta ŝipo, kiu subite ekvrakas post horoj, atinginte la definitivan punkton de malekvilibro. Li ne antaŭvidis la akcelon de la fenomeno ankaŭ pro la pandemio, kiu mortigis la kongresajn sezonojn.
"Nun estas la tempo daŭrigi per tio kion ni havas, unuavice per la konscio ke nia literaturo havas estontecon ne kiel esprimo de lingva ludilo (por tio sufiĉus Ido aŭ Klingono), sed kiel arta perilo de nova popolo", li konkludis antaŭ la debato, kiun partoprenis pluraj intelektuloj kaj artistoj. La tuto estos legebla en la oktobra numero de "Literatura Foiro".
[HeKo 792 9-B, 18 aŭg 22]