Esperanta Civito

"Gramatiko de la esperanta lingvo" ekverkata


La glosaro suplementa al "Kurso de ĝenerala lingvistiko" (de Ferdinand de Saussure, tradukis c-ano Fernando Pita, provlegis s-ro Andres Bickel, lingve reviziis gec-anoj Alessio Giordano, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer), premiere prezentota dum la 1a Naturamika Kultursemajno en Rozoj (Costa Brava), 5 oktobro 2022, estas la unua briko sur kiu fundamentas nova verko: "Gramatiko de la esperanta lingvo".

Ĉu post la Plena Gramatiko de Kalocsay-Waringhien (1935, plus la lasta reeldono de 1985) kaj la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko" de Bertilo Wennergren (2006, plus reeldono de 2020) aperos nova detala gramatiko pri nia lingvo, en esperanto? Tion esperas Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer, kiuj ĵus komencis plani ĝin. Se la projekto realiĝos, ekzistos teksto pri esperanto plej referenca lingvistike, same kiel "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer estas plej referenca beletristike.

La aŭtoroj celas verkon je universitata nivelo, utilan unuavice por la starigata Esplora Instituto de Esperantologio ĉe KCE en Ĉaŭdefono. "Gramatiko de la esperanta lingvo" analizos lingvistike la fenomenon esperanto, en maniero evidente pli aktuala ol ĉe Kalocsay-Waringhien, kaj sen distanciĝo el la lingvoscienca terminaro, male ol PMEG, kiu uzas hapaksojn kiel 'rolvorteto' anstataŭ prepozicio; tiusence, la nova verko estus senpere tradukebla al etnolingvoj, por publiko de studentoj kaj profesoroj.

Ĉu la, ĝis nun plej famaj, PAG kaj PMEG ne influos al la nova, kies titolo estas nur provizora? Respondas d-ro Giordano: "Malmulte. Tiurilate pli interesa estus "The Grammar of Esperanto: A corpus-based description" de Christopher Gledhill (2000); tamen nia verko estos karakterizebla kiel diakrone kaj sinkrone orientita, pli ol korpuse, por ne mencii la aliajn du, kiuj ne okupiĝas specife pri diakronio."

[HeKo 793 5-B, 25 aŭg 22]

D-ro Jose' Antonio Vergara el Ĉilio komentarias:

Mi legis kun granda entuziasmo (konfesende, kun intelekta ekscitiĝo) la informon pri tiu gramatiko verkota laŭ lingvistika, esperantologia aliro. Jam de longe mi mem sopiras je tia scienca, diakronia studo pri la nialingva gramatiko kaj ĝiaj trajtoj. [...] Mi finas tiun ĉi tro longan leteron per sincera agnosko ke, kvankam kiel sciate mi ne aparte dividas la Civitan ideologion, mi ĉiel ajn pretus subteni vian projekton, se mi povus iel helpi, ĝuste tiel kiel mi lojale kontribuis al d-ro Minnaja per provlegado kaj konsilado por lia historio de AdE.

La verkantoj dankas pro la bondeziroj kaj la interesaj sugestoj, kaj revenos al ĉi-lastaj en oportuna momento. Pri la Esperanta Civito, krom la paĝoj en ĉi tiu retejo, utilas legi la albumon "Esperantio vivas", mendeblan ankaŭ tra UEA.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0591 s s