Esperanta Civito

Beletro kaj belarto en "Literatura Foiro" numero 318


Jam antaŭ tuta monato la abonantaro ricevis la aŭgustan numeron de "Literatura Foiro" (318). Tre varia kiel kutime, la revuo uverturas per metrike riĉa poemo de Benoit Philippe, kiun tuj sekvas eseo de Giorgio Silfer pri "Literatura Mondo" kiel eldonejo, kun aparta atento pri la rolo de Vilmos Bleier. Judo kiel ĉi-lasta ankaŭ Isaak Babel el Odeso, kies rakonton pri hebrea gangstero tradukis kaj enkondukas alia hebreo, Mikaelo Bronŝtejn.

LF enkondukas novan rubrikon: Belarta itinero. Temas pri raportoj (skribe kaj bilde) post vizitoj en eminentaj eŭropaj ekspozicioj, kiel tiu pri la enigma mondo de Hieronymus Bosch, nun en Budapeŝto: kritike rigardas Giorgio Silfer. Fragmento el la superrealisma arto de Bosch perfekte ilustras originalan krokizon de Giuseppe Campolo. Tute aliaj ritmoj kaj enhavoj ĉe la poemoj de Magda Azzi, tradukitaj de Carlo Minnaja; ĉe la kaŭkaza lamento de K'osta, nacia bardo de la osetoj (enkondukis kaj tradukis Alessio Giordano) ĉe la versoj de Manwel Dimech, enkondukitaj kaj elmaltigitaj de Carmel Mallia. Interludas poemeto de Dimitrije Janiĉiĉ.

Bildliteraturo proponas interesan eseon de Daniele Binaghi pri "Watchmen". La francan (kaj svisan) filmon "Preskaŭ" recenzas Marie-France Conde Rey, dum Femina paĝo portretas la vivon kaj verkaron de Elizabeth Magie Philips, kiu inventis la ludon Monopoly.

Riĉa kaj altinivela la parto dediĉita al (plan)lingvistiko: Fabrizio Pennacchietti pri lingvaj pensvagadoj laŭlonge de kontinenta akso; Fernando Pita esploras pri Occidental je la centjariĝo de la projekto fare de Edgar de Wahl; Alessio Giordano historias pri la kontribuo de Carlo Cattaneo rilate al lingvoj kaj dialektoj.

Librojn recenzas Paolo Agostini (humure pri Carlo Cipolla); Carlo Minnaja (pri korea verko); Julian Modest (pri "Kolorflugludiloj" de Ivaniĉka Maĝarova: kial ne "Kajtoj"); kaj fine Giuseppe Pranzo Zaccaria (pri Claudio Magris). La revuon posedas, eldonas ka administras LF-koop; ĉefredaktoro Perla Martinelli, asista redaktoro Alessio Giordano. Ses numeroj jare, po 64 paĝoj: mendebla tra lf-koop ĉe esperantio.net

[HeKo 793 7-B, 28 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0552 s s