Esperanta Civito

En TEJO prokrasto kaj malfruo ne estas tabuo


La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo prokrastis la aprobon de longeta strategia dokumento, nomata "Lingvopolitikaj Pozicioj", kiu devus anstataŭi analogan dokumenton aprobitan en 2011. La tiama enhavas kelkfoje fuŝajn partojn, sed la nuna ĉefredaktita de Valentin Ceretto Bergerat ne trovas sian finan venkon, precipe pro la manko de vidpunktoj el ekstereŭropanoj, laŭ protokolita versio.

Rilate al la revuo "Kontakto", ĉefredaktata de Pawel Fischer Kotowski, prokrasto ne estas la ĝusta vorto: prefere diri "malfruo", kaj aldoni la epiteton "groteska", ĉar la februara numero de 2022, kun dorskovrila reklamo pri Internacia Junulara Kongreso en Nederlando, atingis la abonantaron nur en la semajno POST la kongreso mem, do fine de aŭgusto, anstataŭ fine de januaro: sepmonata malfruo, egala al tri numeroj (la aprila ekzistas nur virtuale).

Certe TEJO havas siajn malfacilaĵojn, sed ĉefredaktoro ricevanta honorarion (rimarkindan por orienteŭropano) ne devus aldoni plian: bonvolu anstataŭigi ĝin (Lingva Respondo 90 de Lazaro Ludoviko Zamenhof).

[HeKo 793 8-A, 29 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1550 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.2008 s s