Esperanta Civito

Uzi "neŭtralismon" por esprimi malneŭtralecon


Tri temoj dividas la Universalan: la vendo de Nieuwe Binnenweg 176, la kunvoko de Universala Kongreso al Afriko, la sinteno pri la milito en Ukrajno. Se konsideri la vastan plejmulton kiu en la Komitato aprobis la vendon, kaj la fakton ke nur uranistoj kritikas la eventualan elekton pri Tanzanio, temas pri marĝena opozicio, aŭ taktike misorganizita, kvankam brua.

Pli serioza estas la problemo koncerne Ukrajnon, ĉar pri tiu invado nur UEA silentis, nome alprenis pekineskan pozicion (en si mem malneŭtralan), dum la junulara sekcio klare kondamnis Rusion. Cetere aliaj subjektoj sin esprimis kontraŭ Moskvo, interalie plej oportune la Senato de la Esperanta Civito.

La kritikoj celis unuavice la estraron de la Universala, sed rapide evoluis al patosaj proklamoj (ekz. "tiu ĉi UEA ne estas plu mia UEA"), kun minaco de eksiĝo; aŭ degeneris al rektaj insultoj, kun manifestado pri seksa orientiĝo de la "perfidulo" (ekz. la vicprezidanto el brazila deveno estas komparita al friponaj hebre(in)oj kiuj helpis al la nazioj). En ĉi tiu terure malalta nivelo, spegulo de la finvenkisma Esperantio, la reputacio de UEA sinkas de tago al tago.

Ni ne konsentas pri la akuzoj de poltroneco kontraŭ Renato Corsetti, Duncan Charters kaj aliaj, simple ĉar ne veras ke ili estas politike neŭtralaj. Kiel jam dirite, ilia sinteno proksimigas UEAn al la pozicio de Pekino, ĉiukaze al opozicio kontraŭ NATO. Kompreneble la insultantoj rajtas malkonsenti pri tiu (o)pozicio, sed oni ne rajtas honori ĝin per la vorto "neŭtraleco": nek UEA nek TEJO estas neŭtralaj pri Ukrajno, simple la dua sekvas la linion de sia financanto (la eŭropaj institucioj), dum la unua ne volas kompromitiĝi kun Popola Ĉinio -- ĉu pro individuaj inklinoj ĉu pro efektiva strategia elekto, jen la demando. Pri la individuaj inklinoj ni certas (ekz. ĉe d-ro Corsetti), dum pri la efektiva strategio indus esplori: se rezultus ke jes, NATO-kontraŭuloj de la tuta mondo scius kie unuiĝi en Esperantio, anstataŭ SAT.

[HeKo 793 9-A, 30 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0526 s s