Esperanta Civito

La esperantlingva kurso de Saussure premiere en NAKSE


La 300-paĝa "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure estos premiere prezentata en Rozoj (Costa Brava) okaze de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto, 3-9 aoktobro 2022. La libro, eldonita de LF-koop, premieros per telematika interveno de la tradukinto, c-ano Fernando Pita, kaj per reala ĉeesto de gec-anoj Perla Martinelli (kiu reviziis la tradukon) kaj Alessio Giordano (kiu enpaĝigis, verkis la prefacon al la esperanta eldono, la temindekson kaj, kunlabore kun c-ano Giorgio Silfer, la glosaron).

En formato A5, kun fortika kovrilo, ronda ripo kaj silka paĝmontrilo, la libro signifas vojturnon en la lingvistika bibliografio en nia lingvo: ne hazarde ĝi estos fundamenta teksto ĉe la katedro de lingvistiko en la planata Esplora Instituto de Esperantologio. LF-koop jam pretas subteni ankaŭ la eldonon de alia tre grava verko: la dialogo "Kratilo" de Platono, elgrekigita de c-anoj Giorgio Silfer kaj Armando Zecchin, bazo de lingvoscienco dum la antikva kaj meza epokoj, almenaŭ ĝis Dante Alighieri.

La librofako de LF-koop intensigas sian aktivecon, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, pli kaj pli subtenata ĉe la redaktado kaj enpaĝigo de "Literatura Foiro" fare de c-ano Giordano, vicĉefredaktoro de LF ekde 2023. Ankaŭ la premiero de la komiksa albumo "Esperantio vivas" okazos dum NAKSE, en fizika ĉeesto de c-anoj Tihomir Lovriĉ (desegnisto) kaj Nicolas Vanof (aŭtoro de la teksto).

[HeKo 794 3-B, 2 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.3052 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.3483 s s