Esperanta Civito

Ĉu nur ducento da SAT-anoj en 2022?


"Je la 4a de junio 2022 la membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda konsistis el 402 membroj, el kiuj 202 repagis sian kotizon por 2022, kaj 163 pliaj pagis minimume por 2021. Kompare kun la lasta jaro, la manko de kvardeko da akurataj kotizpagoj eble ŝuldiĝas al la malfruo en la aperritmo de Sennaciulo" deklaras la oficiala raporto de la Laborista al la ĵusa (nur virtuala) kongreso.

La sama raporto atestas ke "Sennaciulo havas 40 abonantojn (inter kiuj 29 malfruantoj). La perreta versio estas sendita al 86 adresoj (SAT-anoj, kiuj deziras nur tion, plus kelkaj abonantoj kaj interŝanĝoj) kaj cetere al ĉiuj SAT-anoj, kies retadreso troviĝas en la membrosliparo." La kongreso de 2023 estas kunvokita al kastelo Greziljono en Francio.

Jam de kelkaj jaroj la Laboristan superas la Junulara laŭ nombro da individuaj membroj, kaj delonge ankaŭ la Esperanta Civito superas ĝin kvante. SAT partoprenis en la forumoj por la Esperanta Civito: ĝia reprezentanto eĉ prezidis la forumon kiu promulgis la Konstitucion en Sabloneto, 2 junio 2001. Tamen, ne aliĝinte al la Pakto, ĝi maltrafis la lastan ŝancon revigliĝi. Intertempe la progresemaj establoj, kiel la naturamika kaj la feminisma, ne plu estas ĉe SAT, sed ene de la Civito. Pri la historia rolo de SAT raportas ankaŭ la albumo "Esperantio vivas".

[HeKo 794 4-A, 3 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0547 s s