Esperanta Civito

Sama internacia abontarifo por "Literatura Foiro" 2023


Kooperativo de Literatura Foiro ne intencas altigi la internacian abontarifon por la fama kultura revuo "Literatura Foiro": ĝi restos 56,- svisaj frankoj, por ses numeroj jare po 64 paĝoj, akurate aperontaj. La abonantoj kiuj havas (aŭ samtempe kun la abono petas) la esperantan civitanecon kaj rezidas en lando de alia kontingento ol la unua, laŭ la Monda Banko, rajtas je indicita rabato (almenaŭ 33,33%).

Bedaŭrinde la malfavora kurzo de multaj valutoj, unuavice eŭro, kaŭzas kreskon de la tarifo en la koncernaj landoj: por landoj en Eŭropa Unio temas pri 56,- eŭroj, laŭ la nuna kurzo 1:1.

Por aboni la monatan gazeton "Heroldo de Esperanto", posedatan de KCE, sufiĉas sendi liberan donacon (memorante ke la pura produktokosto plus la afranko jam atingas du frankojn numere).

[HeKo 794 7-B, 7 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0534 s s