Esperanta Civito

Nia literaturo en la PEN-mondkongreso 2022


La delegacio reprezentanta la esperanto-literaturon ĉe la PEN-mondkongreso en Upsalo, 27 septembro - 1 oktobro 2022, konsistos el Giorgio Silfer kaj Leif Nordenstorm: ĉi-lasta mem rezidas en la sveda urbo, dum c-ano Silfer estas kandidatigita de la Esperanta PEN kaj de la abonantaro de "Literatura Foiro" por la literatura Nobelo (post la forpasoj de William Auld kaj Marjorie Boulton).

PEN Internacia denove kongresas post dujara fizika paŭzo pro la pandemio, dum kiu intensiĝis la subpremado kontraŭ esprimlibero en la mondo, paralele al kreskantaj krizoj pro la klimato kaj en la internaciaj rilatoj. La tegmenta organizo de la verkistaro mem spertas internajn problemojn, unuavice financajn.

Ĝuste pro tiu kreskanta problemaro PEN Internacia estas des pli necesa, ne nur kiel komplemento de Amnestio Internacia. Kiel stimulo al dialogo, ĝi restas unu el la esencaj rimedoj por rezisti kontraŭ tio, kion ĉiu volus eviti, sed fine neniu evitas.

[HeKo 794 9-B, 10 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0214 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0622 s s