Esperanta Civito

La kurso de Saussure distribuata ekde nun


Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas anonci ke la fama "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure estas distribuata ekde ĉi tiu monato. La surmerkatigo koncernas du tipojn de bindo: unu estas bele broŝurita, la alia lukse bindita (eĉ kun paĝmontrilo el kolora silko). La unua kostas 24,- svisajn frankojn, la dua kostas 39,- (tre limigita eldonkvanto por la dua). Kompreneble ili havas la saman kvanton da paĝoj: tricent.

La verko estas tradukita de prof. Fernando Pita kaj lingve reviziita de d-roj Perla Martinelli kaj Alessio Giordano (kiu zorgis ankaŭ pri la enpaĝigo, la prefaco, la bibliografio kaj la laŭtema indekso); glosaron redaktis d-roj Giorgio Silfer kaj Alessio Giordano; unua provlegado de mag. Andres Bickel.

La frumendintoj ricevos 20%-rabaton, eĉ nur por unu ekzemplero, plus 10% se ili havas la esperantan civitanecon kaj tion postulas (sen postulo, la rabato fariĝas dismo favore al la Civito). Novaj mendantoj ne plu havas rabaton (krom la dismebla); libroserva rabato ekde tri ekzempleroj. Adreso por mendoj: lf-koop@esperantio.net

[HeKo 795 1-B, 12 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0766 s s 
  Total: 0.0900 s s