Esperanta Civito

"Kial milito?" de Einstein kaj Freud nun en esperanto


Malgraŭ fanfaronado pri pacifismo kaj neŭtralismo (ĉi-lasta ne en la zamenhofa senco, kiu egalis al homaranismo) oni produktis tro malmulte da dokumentoj kaj tekstoj pri paco, en esperanto. Interalie mankas la fama korespondado inter Albert Einstein kaj Sigmund Freud.

Tiun mankon oni solvas en la medio de la Esperanta Civito, per traduko de c-ano Vinko Oŝlak el la germana originalo, plus komenta eseo de c-ano Giorgio Silfer. La dokumento (sub la titolo "Warum Krieg? Kial milito?") estos premiere prezentita en Rozoj (Costa Brava) okaze de la Parlamenta sesio, ene de la 1a Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE 2022).

NAKSE antaŭvidas samtage (8 oktobro 2022) du tre interesajn programerojn en rilato kun paco: matene prelego de d-ro Javier Alcalde pri pacifisma temo, posttagmeze debato pri rifuĝantoj kaj mislokitoj, kunordigota de adv. J. Antonio Esteban. Informas: naturamik@esperantio.net

[HeKo 795 2-B, 13 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0587 s s