Esperanta Civito

Koincide ILEI-konferenco kaj TEJO-kongreso?


"La 79a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos, kune kun la ILEI-kongreso, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano, Italio [Venecilando]. Origine la IJK devis okazi en Marina di Massa [Toskanio], sed pro nekonsento kun la kongresejo, la loko estis ŝanĝita al Bella Italia Village."

Tiel tekstas la koncerna artikolo en Vikipedio, kiu tamen en la resuma kolumno gardas la toskanan urbeton kiel IJK-lokon. Ankaŭ en protokolo de ĵusa TEJO-estrarkunsido oni legas: "Kelkaj homoj de la itala teamo baldaŭ renkontiĝos kun la urbestro de Marina di Massa kaj oni atendas pliajn informojn pri kion oni povos uzi: kia estos la loko, dormĉambroj, prezo de la loko, fotoj? por povi formuli la kotizojn. Normale, la aliĝperiodo komenc[iĝ]as en Oktobro / Novembro, sed mankas gravaj informoj."

La situacio ŝajnas des pli komplika, laŭ alia alineo de la sama protokolo: "Ankoraŭ ne vere ekzistas kongresa komisiono kiu zorgos pri IJK 2023 flanke de TEJO. Ja ekzistas la itala teamo sed ili ĉefe zorgos pri ILEI, la surlokaj aferoj, ktp. Daŭre estas bezonata dediĉita TEJO-teamo, do la Kongresa Komisiono, kiu zorgos pri kotizoj ktp." Iom kaosa situacio, bedaŭrinde; sed almenaŭ gastronomie IJK en Italio signifas progreson kompare kun IJK en Nederlando, kies devizo povis esti "Malsatu kun ni"...

[HeKo 795 4-A, 15 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0653 s s 
  Total: 0.0795 s s