Esperanta Civito

Tensio inter EU kaj Hungario kreskas pro Ukrajno


Jam de kelkaj jaroj la Hungario de ĉefministro Orban estas en la fokuso de fortaj kritikoj fare de Eŭropa Unio. La akuzoj kontraŭ Budapeŝto koncernas sektorojn de la socio, kiuj vekas grandan zorgemon ankaŭ ĉe aliaj EU-membroŝtatoj, unuavice Pollando: la funkciado de la balota kaj konstitucia sistemo, la sendependeco de la juĝistaro, korupto, intereskonfliktoj, esprimlibero, plurismo de la amasmedia komunikado. Specife aldoniĝis polemikoj pro la rajtoj de minoritatoj, rifuĝantoj kaj samseksemuloj.

Estas rimarkinde ke, okaze de vizito en Romo fare de s-ino Katalin Novak, prezidento de Hungario, papo Francisko laŭdis ŝian landon pro la registara politiko favore al la tradicia familio. Sed la tensio inter Budapeŝto kaj Strasburgo/Bruselo kreskis dum la lastaj semajnoj, pro la sinteno rilate la situacion en Ukrajno, kun disponeblo por Rusio kiu ne kongruas kun la historia tradicio de la madjaroj, de 1849 ĝis 1956 kaj plu.

La plej freŝa epizodo estas la ĉi-semajna aprobo, fare de la EU-Parlamento, de raporto kiu deklaras Hungarion "malkompleta demokratio", pli precize "hibrida reĝimo de balota aŭtokratio". La raporto emfazas ke la valoroj en la artikolo 2 de la Unia Traktato estas malrespektataj fare de la registaro, kaj esprimas bedaŭron pro la malsufiĉa premo de la Eŭropa Konsilio, tiurilate.

Pro la kontraŭa voĉo de la deputitoj de ekstrema dekstro, la debato konfirmis la skemon de Putin-favoraj suverenismaj partioj en okcidento, spite al majoritato (socialdemokrata, kristandemokrata, verdula) kies eŭropismo koincidas kun la interesoj de Kievo kaj la strategio de NATO. En tiu kunteksto, la same kritikinda reĝimo en Pollando tamen obeas la NATO-strategion, male al Hungario.

[HeKo 795 6-E, 17 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0564 s s