Esperanta Civito

Kial Okcidento persistus ĝis la malvenko de Putin?


Samtempe kun la sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Moskvo kunvokis plebisciton (ne referendon) en la ruslingvaj teritorioj de orienta Ukrajno, praktike sub okupacio. Aldone, partan mobilizon de la armeo, kio egalas al la intenco defendi tiujn teritoriojn post la aneksado al Rusio.

Siavice Eŭropa Unio, kiel politika brako de la NATO-alianco sur la malnova kontinento, insistas pri sia solidareco al Kievo, kaj de Usono venas pli da armita subteno.

La movo de Kremlo povus preludi al konkordata armistico: fronte al la sukcesa ofensivo de flave-bluaj trupoj, Rusio haltigus sian invadon (aŭ ĝi nur paŭzus) interŝanĝe kun la agnosko de la internacia komunumo pri la akiro de Krimeo kaj aliaj teritorioj. Tiamaniere Putin savus sian vizaĝon kaj tiun de la rusa armeo, pri kiu oni malfacile verdiktus ĉu krimeco superas strategian malkompetenton: eble ambaŭ samgradas.

Sed tiu sonas kvazaŭ la "pacininciato" de la Centraj Imperioj en 1916: por la okcidentanoj ne eblas cedi okupitan teritorion kaj samtempe resti kun la bombe detruita ne okupita. Ĉu en UN aperos la kapablo ĉesigi la interslavan konflikton per diplomatia sagaco? Esperende, sed dubinde.

Ankaŭ ĉar por Okcidento plej oportune estus alveni ĝis la plena kapitulaco de Putin: ne temas nur pri justeco por Ukrajno, sed precipe pri ekzemplo por preventi eblajn estontajn militojn, unuavice la interĉinan. Cedi pri Ukrajno hodiaŭ povus signifi cedi pri Tajvano morgaŭ; kaj fiasko por Putin (kun gravaj politikaj konsekvencoj en Rusio mem) povus malstimuli similajn operacojn en la fora oriento.

[HeKo 796 1-E, 22 sep 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0590 s s