Literatura Foiro 319: kulturo ne estas precipe poezio
"Kulture bunta" estas la plej trafa epiteto por ĉiu numero de Literatura Foiro, kaj speciale tiu de oktobro 2022 (319), akurata pli ol ĉiam, en la 53a jarkolekto.
Certe lastatempaj eventoj lasas spuron en la revuo, kiu kutimas je aktualeco: uverturo per kanto proponita de Kajto al la 11a KEF, enkonduko al debato pri la fino de nia sesa literaturhistoria periodo (1993-2021), la teksto de la tria kamiŝibajo de Giorgio Silfer, "Gvendolena la blanke-brova". Se temas jam pri teatro: Benoit Philippe mirinde eseas pri "Finalo de partio" de Samuel Beckett, eldonita de LF-koop en 2021.
La centan datrevenon de Literatura Mondo plu celebras Carlo Minnaja, per la kritiko pri du numeroj dediĉitaj al specifaj landoj (pri tria raportas Arthur Baur dorskovrile). (Inter)lingvistiko elstaras per eseo de Fernando Pita pri Edgar de Wahl, kiu en 1922 publikigis sian lingvoprojekton; per la prelego de Elia Calligari dum la lasta Lingva Kolokvo de KCE; per Alessio Giordano pri "Sekso kaj genro en nia percepto pri la lingvo."
Malofte E-isto havis proksiman rilaton kun grava etnolingva verkisto: escepta kazo estas tiu de Vinko Oŝlak, kiu senvualigas la karakteron de la ĵus mortinta Boris Pahor, la plej grava lastatempa slovena aŭtoro en Triesto.
Carlo Minnaja recenzas perlon de la brazila literaturo: "Malnova domo", de Machado de Assis (tradukis Paulo Sergio Viana). Malmulto el virina mano: recenzo de Marie-France Conde Rey pri la filmo "As bestas". Kaj nur kelkversa paĝo kun poemo de Biagio Trapani. Sed ja kulturo ne estas nur, nek precipe, poezio.
La revuon ĉefredaktas Perla Martinelli, kun la asisto de Alessio Giordano kaj kvaropa redakcio: Marie-France Conde Rey, Carlo Minnaja, Fernando Pita, Giorgio Silfer. Mendebla ĉe la eldonejo: lf-koop@esperantio.net ; por 2023 la abono restas 56,- CHF/EUR (ses numeroj jare, po 64 paĝoj).
[HeKo 796 2-B, 23 sep 22]