Senatokonsultoj pri novaj normaroj
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, anoncis la proponon de aldona amendo al Lex Valeria (pri la familia juro) kaj la proponon de leĝo pri la Civita stabo, liveritaj de ambaŭ Senataj grupestrinoj.
La unua distancigas la Civiton de la malpermesoj en la Svisa Kodo pri la uzo de personaj nomoj: restas nur la devigo ne uzi familian nomon aŭ familian pseŭdonimon (ekz. Hitler, Stalin ktp) kiel personan nomon. Tio signifas, interalie, ke ĉiuj bibliaj nomoj estas registreblaj: kontraŭe laŭ la Svisa Kodo, ekzemple, helveto povas nomiĝi Habelo, sed ne Kaino.
La dua normigas la statuson de la aktivuloj, ankaŭ el sindikata vidpunkto. Laŭ la proponata leĝo, la Esperanta Civito evitos tian burokratan aparaton kia kondukis al la perdo de tri milionoj da eŭroj dum dudek jaroj, ĉe la Universala.
La senatokonsultoj estas telematikaj, rezervitaj al la senatanoj. Ili ĉesos la 3an de oktobro 2022.
[HeKo 796 4-C, 26 sep 22]