Esperanta Civito

Indiĝenaj lingvoj, Interreto kaj rajtoj, JoMo en NAKSE


La unua mateno de la Naturamika Kultursemajno estis dediĉita al PEN, por ke la publiko orientiĝu pri la asocio kiu fundamentas la aktivecon por la lingvaj rajtoj, ĉe la literaturistoj. La lingva biodiverseco estis la ĉefa temo de la intervjuo de Giorgio Silfer al Carles Torner, farita en la franca kun tuj posta interpretado. La tuto estis tre impresa por la partoprenantoj.

Post la tagmanĝo kaj la siesto, la seminario aŭskultis la tre interesan prelegon de c-ano Ruben Fernandez pri interreto kaj kopirajtoj: li promesis eĉ pli, dum sia kurso pri arkivistiko en Ĉaŭdefono, 14-19 aŭgusto 2022.

La nokton vervigis koncerto de JoMo el Tuluzo, kun gitara akompano kaj danca etoso. La poliglota kantisto altiris ankaŭ aliajn gastojn en la hotelo, tre luksa kaj kun eminenta gastronomio, malgraŭ la minimumaj kostoj: plena pensiono en kvarstela hotelo po kvindek eŭroj tage/persone.

Morgaŭ delegacio de la Civita Parlamento estos akceptita fare de la urbestro de Rozoj.

[HeKo 796 7-B, 4 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0579 s s