Esperanta Civito

Azilantoj kaj astronomio dum la lasta NAKSE-tago


Ege interesa seminario pri azilantoj, rifuĝintoj, ekzilitoj kaj ceteraj mislokitoj dum la lasta tago de NAKSE. Antaŭtagmeze prelegis advokato J. Antonio Esteban, kiu kunlaboras kun neregistaraj organizoj, kaj ekrilatis al Esperanta Naturamikaro okaze de samtema studotago en Malago. La publiko, unuavice la Civitaj stabanoj, ricevis kompletan klerigon pri la situacio en Hispanio.

Posttagmeze c-ano Giorgio Silfer kompletigis per komparo pri la koncerna politiko en aliaj landoj, precipe Italio kaj Svislando, kaj analizante la eventualan vidpunkton de la aŭtoritatoj pri la rolo de la esperantistaro rilate al rifuĝintoj.

Atendata estis ankaŭ la prelego de mag. Javier Alcalde, kiu tamen ne aperis, nek proponis telematikan intervenon (kvankam la tuta forumeto estis fiksita en sabata tago ĝuste laŭ lia indiko). Anstataŭe la NAKSE-partoprenantaro povis legi liajn ideojn (kie naiveco mestizas al konkretaj faktoj) el artikolo de 2017 represita en la septembra "Heroldo de Esperanto".

Grandan intereson vekis ankaŭ la posta prelego de c-ano Carlos Spinola, profesoro de la Malaga Universitato. Li prezentis en perfekta esperanto kaj per lumbildoj la mision Artemison, kiu rekondukos homojn sur la Lunon.

Post la vespermanĝo noktemuloj vizitis la Feston de la Biero, kie ilin agrable surprizis (pli etikede ol enhave) nova marko: "Kune", kun indiko pri la origino kaj signifo de la vorto sur la botelo mem.

[HeKo 797 2-B, 8 okt 22]

C-ano Carlo Minnaja komentarias: "Javier Alcalde ne estas simple magistro sed universitata profesoro".

C-ano Alessio Giordano komentarias: "Mi ne konas la kialojn malantaŭ la partopreno de d-ro Alcalde, sed tiu mesaĝo ŝajnas al mi nur persona sensenca kritiko. Se vi (kiuj verkis la tekston) havas problemojn kun li, skribu rekte al li kaj ne sciigu la tutan legantaron de HeKo pri informoj tiel senutilaj. Cetere, se mi estus li, mi ne plu havus intereson partopreni eventojn kie oni taksas miajn ideojn naivaj; mi persone tre respektas lin kaj mi kredas ke lia interveno estus altiginta la nivelon de jam tre kvalita evento, kaj mi forte esperas ke tiuj kiuj kritikas lin havu la eblecon diskuti pri tio rekte kun mag. Alcalde dum alia kongreso organizota de unu el la civitaj establoj, kie li certe estos bonvena."

Respondas la redakcio: La nepartopreno de d-ro Alcalde, rezidanta en Katalunio, sen ajna zorgo pri la damaĝo al la organizantoj, estas objektiva fakto. Male, la takso pri lia artikolo estas subjektiva: evidente ĉiu rajtas fari al si opinion leginte ghin en HdE.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0564 s s