Esperanta Civito

Salutoj al esperantistaj kongresoj


Dum la Senata sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la vickonsulo pri financoj raportis pri demando de c-ano Carlo Minnaja, fakte frazo en raporto pri la ĉi-jara kongreso de Itala Esperanto-Federacio, kie kelkaj neregistaraj esperanto-organizoj salutis la kongreson, sed ne la Esperanta Civito. La Senato mallonge diskutis kaj rapide aprobis rekomendon al la Kapitulo.

La Esperanta Civito principe kondutas ne kiel NRO, sed kiel subjekto de internacia juro. Tial ĝi salutas aliajn subjektojn de internacia juro, se oportune aŭ necese. Escepto eblas se temas pri kongreso de organizo tegmenta ankaŭ por paktinta establo, ekzemple la PEN-mondkongreso.

La saluto povas okazi skribe, fare de la Konsulo; se en fizika ĉeesto, ankaŭ fare de iu vickonsulo. Se alvenas invito, la Konsulo nepre konsideras ĝin, sendepende de la statuso de la invitinto, kvankam tio ne signifas jam pozitivan respondon.

Dum pli ol dudek jaroj nur du fojojn okazis ke internacia esperanto-organizo (pere de LKK) sendis inviton, ambaŭkaze por kongreso en Bulgario: tiam membro de la Kapitulo (jen sen. Trifonĉovski, jen sen. Kirova) alparolis salute kaj kun kulture motivita mesaĝo. En la mesaĝo oni emfazis la fakton ke la kongresanta faka asocio, male al la plejmulto, membras ne nur en esperantista INRO, sed ankaŭ en grava neesperantista INRO.

[HeKo 797 4-C, 10 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0559 s s