Esperanta Civito

Amendo kaj apliko pri la familia juro


Sviso povas nomiĝi Habelo, sed ne Kaino. Tiu kaj aliaj foje strangaj malpermesoj situas en la Svisa Kodo, rilate onomastikon. Manke de specifa Civita normo, ili validus ankaŭ en la Esperanta Civito. Dum sia ordinara sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la Senato forigis tiun efikon, per la unuanima aprobo de aldona amendo al Lex Valeria pri la familia juro.

La aldonita artikolo 7 tekstas jene: "(Registra restrikto) - 1. La Registra instanco ne akceptas familian nomon aŭ pseŭdonimon (Hitler, Stalin kaj simile) kiel personan nomon. 2. Aliaj restriktoj ne estas konsiderataj, kvankam en la Svisa Civila Kodo." La ceteraj artikoloj aŭtomate aktualiĝis laŭ numerado.

Rilate al la sama leĝo, unuafoje la Konsulo proponis la aplikon de la art. 18, par. 2 (posteuma honora civitaneco). La du kandidatigoj estis unuanime ratifitaj, kun embargo ĝis la oficialiĝo post la akcepto de la unuagradaj parencoj.

[HeKo 797 5-C, 11 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0608 s s