Esperanta Civito

Unua Kapitula kunsido post la Parlamenta sesio en Rozoj


La Konsulo proponis al la du grupestrinoj (sen. Lorena Bellotti, por la Verda majoritato, kaj sen. Anna Bartek, por la Blanka opozicio) kunvoki la venontan Senatan, kaj konsekvence parlamentan sesion al civito en Alta Italio, probable Piemonto, por la komenco de aŭgusto 2023. Li ankaŭ notis la deziron havi parlamentan sesion en Burundio dum 2024 (lasta jaro de sia mandato), sed prokrastis la konsulton pri tio.

La eventuala kunvoko dum la Universala Kongreso neniel signifas ke la Esperanta Civito rilatos al UEA, eĉ ne ke ĝi sendos oficialan saluton (al kio UEA mem neniam invitis, ĉu per la estraro ĉu per loka kongresa komitato). Sed probable tiu kunvoko faciligus la partoprenon de parlamentanoj kiuj iras al tiu kongreso (tamen ŝajnas ke en Montrealo 2022 neniu Civita parlamentano ĉeestis). Certe eblos rekte veturi de Ĉaŭdefono, kie probable situos parlamentanoj partoprenintaj en la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (24-29 julio 2023).

La Kapitulo, kunsidinta hodiaŭ, ratifis la transdonon de delegoj inter sen. Manuela Blanco (nova vickonsulo pri internaj aferoj) kaj sen. Miroslava Kirova (nova vickonsulo pri socialaj aferoj). La unua retenos tamen por si la kulturajn projektojn.

La Kapitulo difinis la celaron de la ĵus starigita kongresa buroo, kiu subsiduos al kvar paktintaj establoj, organizontaj transnacie gravajn kongresojn, ne nur esperantlingvajn. Estis formaligita la fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, kaj donita la aŭspicio al la eksperimenta kurso pri arkivistiko, gvidota de c-ano Ruben Fernandez ĉe KCE kadre de Esplora Instituto de Esperantologio. Ricevis definitivan legitimon la transloko de la orienta legacio al najbara oficejo en Budapeŝto kaj la modifo de la kontrakto pri la okcidenta legacio en Bruselo. Pliaj diskutoj koncernis la plenumon de la decidoj alprenitaj de la Parlamento en Rozoj, 7 oktobro 2022, interalie la atribuon de du honoraj civitanigoj.

[HeKo 798 2-C, 19 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0605 s s