Esperanta Civito

Kompleta la tria jarkolekto de "Femina"

Eliris de la presejo la decembra numero de "Femina", kiu kompletigas la trian jarkolekton de la revuo de Feminisma Esperanta Movado, eldonata de LF-koop.

"Trans silentigo" estas la ĉeftemo de la dekdua numero, reference al pluraj artikoloj de virinoj pri subpremataj minoritatoj, kiel la kurda kaj la naga; sed la silentigo koncernas multajn virinajn voĉojn, unuavice tiun de ĵurnalistino Anna Politkovskaja.

La numero enhavas ankaŭ la kutimajn rubrikojn pri Pac-Nobelo al virinoj, pri alternativa turismo, pri socikulturaj konsiloj. Kontribuis interalie Marie-France Conde Rey, Marcelle Deschamps, Aneto Muhlemann, Chamberline Nguefack Zedong. Ĉefredaktis Perla Martinelli, grafike asistis Rolfo.

Ekzempleron de "Femina" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 343 5-B, 12 dec 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0597 s s