Esperanta Civito

Kreskanta aktiveco en la Orienta Legacio


Ĉi-semajne la orienta legacio de la Esperanta Civito estos translokita al najbara lokalo sur la sama etaĝo de la jama OKISZ-palaco, kiu lastatempe transiris al nova proprietulo. La transloko okazos sub la responso de gec-anoj Manuela Blanco kaj Giorgio Silfer. Krom ili, kaj la vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo, c-ino Anna Bartek, la unua esperantisto kiu vizitis la novan sidejon estas c-ano Georgi Mihalkov.

La fama novelisto el Bulgario, kvarlingvulo, ekde ĉi tiu aŭtuno loĝas en Budapeŝto. Li jam kunlaboras kun la redakcio de "Heroldo de Esperanto", por prepari suplementon pri la bulgara Esperantio, analoge al tiu pri la hungara en la numero 4:2022 de la gazeto eldonata kaj posedata de Kultura Centro Esperantista en Svislando. Certe li gastos ankaŭ en la unua literatura kafejo sub la aŭspicio de la Esperanta PEN, ĉe la nova legacia sidejo.

Dum la nuna semajno oni atendas en Budapeŝto ankaŭ aliajn Civitajn stabanojn, specife interesatajn pri bibliotekoj, pro la graveco de la Fajszi-kolektaĵo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en la hungara ĉefurbo kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo en la ne fora Vieno. Intertempe ĉesis la staĝo de c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu nun rezidas en Azerbajĝano.

Komisie de la Esperanta PEN, prof. Giorgio Silfer havos kontakton kun la Nacia Literatura Muzeo kaj kun loka eldonejo por la produktado de la franca versio de "Vojaĝo al Kazohinio" de Sandor Szathmari, elesperantigita de s-ro Ulrich Moser.

[HeKo 798 6-C, 24 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0617 s s 
  Total: 0.0750 s s