Esperanta Civito

Premiero en Italio por du verkoj de Giorgio Silfer


Giorgio Silfer inaŭguros monaton de Zamenhof-festetoj ĵaŭdon vespere la 1an de decembro 2022, per libroprezento ĉe Milana Esperanto-Klubo, kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro. Unuafoje en Italio okazos prelego pri liaj lastaj verkoj, ambaŭ originale en esperanto: la specifa antologio "Verda stelo kaj roza triangulo" (2021) kaj la bildromaneto "Esperantio vivas", desegnita de Tihomir Lovriĉ (2022).

Alia verko de la sama aŭtoro eldonita dum la pandemio, "La casa del enterrador y otros cuentos hisp?nicos" (Praxis, Meksiko), estos prezentita aliloke kaj alipublike du tagojn pli frue, okaze de vizito en Lombardio de la prezidanto de PEN Internacia.

La prezenton antaŭos la tradicia vespermanĝo de la milana klubo, kiu reaktiviĝis fizike post la pandemio. Bedaŭrinde mankos inter ni la karmemoraj fratoj Giampiero kaj Ermigi Rodari, c-ano Gianni Conti, s-ino Carla Sfardini, s-ro Giovanni Daminelli, s-ro Gianfranco Polerani, kiuj forpasis dum la lastaj tri jaroj.

De 1966 ĝis 1980 c-ano Silfer estis membro de la klubo, kies junularan sekcion li prezidis en 1970-73. Li ne plu aliĝis por eviti la devigan membrecon en la landa asocio (kun siavica aŭtomata membreco en UEA, male ol estis eble ĉe Svisa Esperanto-Societo, almenaŭ ĝis la komenco de la nuna jarcento).

[HeKo 798 9-B, 28 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0537 s s