Esperanta Civito

Brile kaj sombre post muzea vizito en Vieno


La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW) nuntempe lasas en la vizitantoj miksitajn sentojn. La muzeo estas unu el la sep de la Aŭstra Nacia Biblioteko, fakte la plej vizitata. Por eniri oni pagas kvin eŭrojn, akirante la rajton viziti ankaŭ alian unikaĵon, nome la muzeon kie eblas admiri la plej grandan kolekton de tergloboj.

IEMW mem estas malgranda: ĝi okupas nur la spacon de nelonga tunelo. Tamen ĝi muzeologie avangardas: interaktiva, iel simila al tiu pri la islama civilizo en Ĉaŭdefono, kun la diferenco ke oni vere komprenas, kio estas planlingvistiko kaj esperanto, dum en Svislando oni ne komprenas, kio estas Islamo.

Negative oni registras la mankon de personaro parolanta fremdan lingvon: ĉu eblas ke neniu pedelino, havanta nenion por fari krom legi el sia telefoneto, kapablis lerni la vorton FERMITA en alia ol la germana (kun aŭstra akĉento) kaj la fuŝe elparolata globiŝa? Cetere, ĉe la kaso eblas ricevi faldfolion en la germana kaj angla pri ĉiuj muzeoj, sed ne pri IEMW. Kompense vi trovas faldfolion (nur en esperanto!) kiu finvenkisme klarigas la fenomenon Esperanto...

Muze(et)o ne estas biblioteko/arkivo. Kion vi povas vidi en Budapeŝto ĉe la Fajszi-kolektaĵo, tion vi ne povas en Vieno. Ne iluziu libere aliri periodaĵojn en vasta legosalono, ekzemple. Dum OIK en Budapeŝto estas biblioteko de konsultado, IEMW en Vieno estus biblioteko de konservado. Eblus fari esplorojn per proceduro simila al tiu por la vatikanaj arkivoj. Diversaj oficistoj tie laboras (kun ŝtata salajro), sed neniun vi vidas.

IEMW progresis danke al la antaŭa direktoro, mag. Herbert Mayer (subskribinto de la Manifesto de Raŭmo), kiu pensiiĝis subite en 2013, kaj kiun anstataŭis gaĝo, direktoro de alia muzeo samtempe. Nun pri la muzeo efektive okupiĝas iu fakestro, flue parolanta esperanton, sed tute alia personeco ol la antaŭulo.

La vizito daŭras iom pli ol horon. Impresas kelkaj (son)dokumentoj (ekz. registraĵo de la voĉo de Zamenhof), dum deprimas aliaj, kiel prezento pri UEA nuntempe: en fuŝa ortografio oni legas informojn pri servoj kiuj baldaŭ aŭ jam ne ekzistas, aŭ apenaŭ funkcias: historia arkivo, biblioteko kaj domo en Roterdamo, pasporta servo, delegita reto ktp. Fakte la vitrinoj ankaŭ bezonus aktualigon, ekzemple meti la lastan numeron de "Literatura Foiro", anstataŭ unu de 2018 (kaj tiu de "Beletra Almanako" datiĝas de 2012!).

Kompreneble Vieno meritas per si mem viziton: la urbo estas kvazaŭ pokalo da kremo, kaj por esperantisto IEMW ŝajnas ĝia supra ĉerizeto...

[HeKo 799 1-A, 29 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2375 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.2818 s s