Esperanta Civito

Duona Afrika UEA-Komisiono havas la civitanecon


Tri el la ses membroj de la nova Afrika Komisiono de la Universala havas la esperantan civitanecon, kaj partoprenis en almenaŭ unu Afrika Esperantologia Semajno (en Togolando aŭ Burundio), kie ili diplomiĝis laŭ LTSEC, pere de Kultura Centro Esperantista en Svislando. Unu el ili aktive kunlaboras ankaŭ kun Afrika Esperanto-Instituto.

Temas pri c-anoj Patrick Manirakiza (kunordiganto de la komisiono), Koffitche Koufionou (sekretario) kaj Espoir Ngoma Kasati (vicsekretario). C-ano Koufionou, tiam akolito ĉe pentekostana pastoro, estis kandidato de la Blanka Listo por la Civita Senato dum la lastaj du balotoj.

Laŭ komuniko el Roterdamo, "la unua prioritato de la novelektita komisiono estos subteni la okazigon de la unua afrika UK laŭeble en 2024". Pri tio la Esperanta Civito estas indiferenta, des pli ke neniu petis la opinion de la paktintaj establoj en Afriko. Male, la opozicio interna al la Universala forte kontraŭas tiun kongreson, timante pro la sekureco de uranistoj (influa komponanto en UEA).

Lastatempe UEA rifuzis la komitatanecon C al c-ano Koffi Gbeglo, kaj la Akademio de Esperanto ne kooptis lin, spite al promesoj. Li estis la sola kandidato el Afriko ambaŭkaze.

[HeKo 799 3-A, 2 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0612 s s