Esperanta Civito

Trideka kunsido de la Kapitulo en la nuna mandato


Trideka kunsido de la Kapitulo de la Esperanta Civito, dum la mandato 2020-2024: ĝi disvolviĝos telematike 16 novembro 2022 (kutime en la tria merkredo de ĉiu monato), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.

Post enkonduko pri la geopolitika situacio, la Kapitulo (tri virinoj kaj tri viroj, ekvilibra rekordo en transnacia gvida instanco de Esperantio: komparu kun UEA, TEJO, SAT...) analizos la ekfunkciadon de la kongresa buroo, la staton de la registra instanco, la procedon pri la honoraj civitanigoj, la progresojn pri bibliotekoj kaj arkivoj. Sekve de la aprobo de Lex adiutoria, necesos ekzameni la evoluon de la legacioj kaj Esperanto-Domoj.

Delikata punkto estos ankaŭ la konsultiĝo pri la engaĝo de Civitaj parlamentanoj en la estraroj de establoj ekster la Pakto. Principe oni evitas tian engaĝon, sed endas konsideri unuopajn kazojn. Problemo povas fonti ankaŭ el subita decido migri alilanden, sen interkonsiliĝo kun la Konsulo aŭ lia delegito. Entute temas pri la mastrumado de homaj resursoj, ne disipeblaj por agoniantaj asocioj.

[HeKo 799 4-C, 5 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0564 s s