Esperanta Civito

Mireille Grosjean forte kritikas CDELI


Akra atako de s-ino Mireille Grosjean kontraŭ Centre d'Etude et Documentation sur la Langue Internationale ĉe la urba biblioteko de Ĉaŭdefono, okaze de telematika seminario. La prezidantino de Svisa Esperanto-Societo (kies jura adreso estas ĝuste ĉe CDELI) interalie konfirmis sian malrekomendon al UEA akcepti la proponon de CDELI gastigi la historian arkivon, kiu fakte de Roterdamo estis donacita al Vieno: "svisino malrekomendas svisan instancon" prave informis "Heroldo de Esperanto".

Kion riproĉas s-ino Grosjean al CDELI, specife al la demisianta arkivisto, Claude Gacond? Mankon de klareco kaj kompetenteco, precipe vidalvide al la perspektivo por arkivoj en la kantono. Ŝi mem neniam helpis al CDELI, kaj nun klarigas tion per malkontento pri la strukturo kaj la manaĝerado (kvazaŭ ŝi perfekte manaĝerus ĉe SES...).

S-ino Grosjean informis ke la nova direktoro de la biblioteko (ŝia lerninto en deviga klaso) ne volas doni plian spacon al CDELI, kies arkiva parto devus migri al grandioza publika arkivejo konstruota por la tuta kantono, kaj kies biblioteka parto devus forĵeti amason da duoblaĵoj. Ŝi aŭguris plian katastrofan scenaron, ekzemple forpelon de CDELI el la nuna tre komforta sidejo, finante per la aserto ke la volontulojn atendas giganta laboro.

La kritikoj kontraŭ CDELI memorigas tiujn kiujn ŝi faris antaŭ tri jardekoj kontraŭ la sama Gacond pro la manaĝerado ĉe Gastejo Edmond Privata kaj Kultura Centro Esperantista. Tiam ŝi alvenis ĝis la propono malfondi ĉion, sed KCE estis savita de nova Komitato, koincida kun la Administra Komitato de LF-koop, en tiu momento (oktobro 1994).

[HeKo 800 1-A, 11 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0619 s s