Esperanta Civito

Gacond (ne) replikas al Grosjean


Intervjuite de c-ino Anna Bartek, s-ro Claude Gacond respondis: "Mi ne replikas al la kritikoj de Grosjean, kiu faras nenion: ŝi sukcesis detrui Svisan Esperanto-Societon, nun ŝi volas detrui ankaŭ CDELI. Mi preferas disponigi al 'Heroldo de Esperanto' mian tutan prelegtekston de la adiaŭa festo 19 novembro 2022."

Kromaj informoj: Sonja Koleva Betrix estas la posteulino, kiu gvidos CDELI post la retiriĝo de Claude Gacond. CDELI restas tie, kie ĝi nun situas kaj daŭrigas la laboron kun la gvido de s-ino Betrix.

Zorgemon vekas ankaŭ la plej grava esperanto-biblioteko en Anglio: 'Montagu Butler' en Barlastono. Informas ak. Edmund Grimley Evans el Kembriĝo: "Bedaŭrinde, post la morto de Geoffrey King (1947-2018), neniu specife, do nur la komitato de Esperanto-Asocio en Britio responsas pri biblioteko Butler. La biblioteko estos unu el ĉefaj temoj, kiam ni renkontiĝos la 19an de novembro. Ni pripensas detruan skanadon de iuj libroj!" Ŝajnas ke la 19a de novembro estos kvazaŭ sinoda tago pri bibliotekoj...

Atestas c-ino Laura Miller el Londono: "Kiam mi komencis kiel kuratoro ĉe EAB, mi vidis Geoffrey King sufiĉe ofte. Li estis en la biblioteko, organizante ĝin laŭ sia propra stranga maniero. Li ĉiam estis ĝentila, ema helpi kaj ĉiam havis ion por diri al mi pri kio ajn okazas en la esperanta mondo. Tiam unu tagon, li ne estis tie. Oni diris al mi, ke li retiriĝis, ĉar la vojaĝado pezis tro multe. Mi maltrafis lian erudicion kaj mi bedaŭras, ke li foriris."

[HeKo 800 3-B, 13 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0362 s s 
  Total: 0.0522 s s