Esperanta Civito

Fruktodona misio de sen. Bellotti en Prago


D-ino Lorena Bellotti reprezentis la Esperantan Civiton, kiel delegitino de Kultura Centro Esperantista, ĉe la intensa kaj interesa konferenco de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, dum la pasinta semajno en la universitato de Prago.

ALTE pli kaj pli okupiĝas pri homaj kaj lingvaj rajtoj, kunlabore kun Konsilio de Eŭropo, kaj firmiĝas la konscio ke la Civito kompetentas pri la temaro. Rimarkinde estas ke specifa renkonto celis indiki kiel strukturi ekzamenon en homogena kaj fidinda maniero, rilate al minoraj lingvoj.

Alia grava temo estis la interreta lingvotestado. La koncernaj problemoj antaŭ ĉio rilatas al gvatado (kontrolo dum la disvolviĝo), privateco, protekto de rajtoj kaj neplenaĝuloj, kolektado kaj konservado de datumoj, rilata etiko. La teknologio ankoraŭ estas limigita, oni serĉas komunajn normojn, sed tio ŝajnas nur estonta muziko.

C-ino Bellotti proponis meti ĉiujn trovitajn problemojn en dosieron kaj kundividi ĝin, kaj ĉiu flankenmetas se oni trovis solvojn en sia lando. Plia propono estas ĉerpi el eŭropaj fondusoj por ciferecigo: transversa projekto utila por Eŭropa Unio mem. KCE kunlaboros tiucele kun ALTE-partnero en Parizo kaj helpsekretario en Kembriĝo.

Dum sia restado en Prago sen. Bellotti havis la ŝancon gasti ĉe la loka esperanto-societo, festanta sian jubileon, kaj renkonti estraranon de la Naturamika Junularo, kiu havas sian centralon en la ĉeĥa ĉefurbo.

[HeKo 800 5-B, 15 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0878 s s 
  Total: 0.1019 s s