Longa tagordo en la trideka Kapitula kunsido
La trideka kunsido de la Kapitulo de la Esperanta Civito okazis hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Male al tiu reala en Rozoj pasintmonate, kun partopreno en distanco nur de unu persono, ĉi-foje ĝi estis telematika.
Aprobinte la protokolon de la lasta kunsido, la Kapitulo esprimis sian unuaniman aprezon pri dokumento koncernanta la evoluon de la geopolitika situacio: la dokumento estos la bazo de la novjara salutmesaĝo de la Konsulo.
La ekzekutiva povo ricevis informojn pri plenumitaj taskoj: la kongresa buroo ekfunkciis, stimulante la organizadon de estontaj aranĝoj, precipe en Svislando kaj Hispanio; la registra instanco finis la preparadon de la novaj legitimiloj, nun produktataj en Italio; la koncernata vickonsulo renkontos baldaŭ la parencojn de la du kandidatoj al honora civitaneco; estas lokalizita la municipo en provinco de Torino kie disvolviĝos la parlamenta sesio, merkredon la 2an de aŭgusto 2023.
La Kapitulo ĝojas pro la sukcesa transloko de la orienta legacio al sametaĝa, pli bona sed malpli kosta, lokalo en Budapeŝto. La pozitiva takso pri la aktiveco de la fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj persvadis al la lanĉo de dua fakrondo, pri esperanto-domoj kaj kulturcentroj.
Okazis konsultiĝo pri la akcepto de ofico ĉe establo ekster la Pakto, fare de la Civitaj stabanoj, unuavice la parlamentanoj. Tiurilate, la Konsulo renkontos la senatajn grupestrinojn por kune ellabori aldonajn amendojn al Lex adiutoria. La amendoj koncernos pli ĝenerale la homajn resursojn: ne nur la oportunon de engaĝo ekster la Pakto, sed ankaŭ la konvenecon de elmigro al alia lando aŭ eĉ kontinento.
La Kapitulo ree kunsidos 21 decembro 2022.
[HeKo 800 6-C, 16 nov 22]