Esperanta Civito

Fino de la 53a jarkolekto de "Literatura Foiro"


La decembra numero (320) de "Literatura Foiro" konkludas la kolekton de 2022, kies kovriloj estas dediĉitaj al la revuo "Literatura Mondo", okaze de la centjariĝo, pri kiu en Esperantio digne memoris nur la revuo ĉefredaktata de d-ino Perla Martinelli.

Tra la jaro aperis ses eseoj: unu de Carlo Minnaja, kvin de Giorgio Silfer. La lasta, titolita "Griza epilogo helpas krei legendon", metas la finan punkton pri la tuta fenomeno de LM, kies plej grava (kaj sukcesa) aspekto estis ne la revuo mem, sed la libroeldonejo. Ŝajnas ke por nia kulturo la forgesita Vilmos Bleier gravis ne malpli ol la persone kultitaj Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay.

La ceteraj paĝoj ree montras la grandan buntecon de LF. Poezie uverturas Nicolino Rossi, hajkas Elena Popova, postludas Giuseppe Campolo, lirikas Licius (el la antikva ĉina poezio). Proza debuto de alia ĉino, Yin Jiaxin, per originala rakonto. La elkatalunigitan poemon "Felo de taŭro" trankvile recenzas Carlo Minnaja, dum la romanon "Secesio" de Sten Johansson entuziasme laŭdas Herbert Mayer. Trevor Steel komentarie kontestas recenzon de Vinko Oŝlak pri 'diabla verko'.

Aktualecon spegulas konciza kroniko pri la PEN-mondkongreso en Upsalo, la literatura Nobelo ĵus asignita de la Sveda Akademio, la persona rememoro pri Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeta la Dua fare de esperantisto bankedinta kun ŝi en majo 1999.

Abundas artikoloj prilingvaj: Alessio Giordano pri filozofio de la lingvaĵo, Fernando Pita pri Edgar von Wahl, Perla Martinelli pri la plurlingveco en Eŭropo, kies temaron reprenas Giorgio Silfer kriti-kante la TEJO-lingvopolitikon.

Viaĉeslav Ĉirikba surprizas per la eseo "Ĉu la patrino de Leonardo estis azia sklavino?" kaj Andres Bickel humuras per Leciono pri kultura. La sepa arto ĉeestas per filmorecenzo ekologie turnita de Marie-France Conde Rey, la naŭa per profunda analizo de Daniele Binaghi pri eĉ certagrade ekologia kartuno.

"Literatura Foiro" estas abonebla ankaŭ pere de nia redakcio: ses numeroj po 64 paĝoj (sume preskaŭ 400-paĝa volumo) kostas 56,- CHF. Se vi ĝiras almenaŭ 80,- eblas ricevi kune "Heroldon de Esperanto". La revuo aperas ofte kaj akurate.

[HeKo 800 7-B, 18 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0720 s s 
  Total: 0.0870 s s