Esperanta Civito

Pli kaj pli aktiva Esperanta Naturamikaro


La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidis en la Esperanto-Domo de Andaluzio sub la prezido de la unua vicprezidanto, c-ino Perla Martinelli: partoprenis kvar membroj el ses.

Estis unuanime aprobita la propono reorganizi samloke (hotelo en Rozoj) la duan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, 1-7 oktobro 2023. Al s-ro Juan Garcia del Rio, elektita kiel dua vicprezidanto, la Komitato komisiis la esploron pri alilokaj cirkonstancoj por eventuala NAKSE 2023.

La Tago de la Esperanta Kulturo estos festata en la kutima ĵaŭda rendevuo, ĉi-foje koincida kun la 15a de decembro. Kunordigos la ENa-sekretario, sen. Manuela Blanco. Pri la Zamenhof-familio prelegetos c-ano Carlos Spinola.

La Asembleo de ENa estis kunvokita al Malago por la 9a de marto 2023: interalie ĝi elektos la novan Komitaton, inkluzive novan prezidanton. Por la okazo oni esperas la ĉeeston de la naturamikaj delegitoj en la teritorioj Kanaria, Kataluna kaj Asturia.

[HeKo 800 8-B, 20 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0563 s s