Esperanta Civito

Burhan Sonmez subtenas la Esperantan PEN


La prezidanto de PEN Internacia, Burhan Sonmez, prezentis en Milano hodiaŭ sian ĵus italigitan verkon, "Ŝtono kaj ombro", eldonitan de Nottetempo. Okaze de tiu prezento en la librejo "Verso", gec-anoj Chiara Macconi kaj Giorgio Silfer longe interparolis pri temoj rilataj al PEN Internacia.

La internacia prezidanto havas grandan estimon al nia PEN-centro, kaj kuraĝigis nian projekton de verkistara mondkongreso, submetotan al la diskuto de nia Asembleo ĉi-semajne. Li ankaŭ petis nian mentoradon por la ĵus kreita organizo de junaj verkistoj.

Se la Asembleo aprobos la projekton, la vicprezidanto de la Esperanta PEN tuj kontaktos la direktoron de PEN Internacia en Londono, por formaligi la inviton: Burhan Sonmez garantias sian apogon ankaŭ ĉe la Plenum-Komitato. La mondkongreso, kun la koncerna Asembleo de la delegitoj, estos planata por 2024 aŭ 2025, kaj la investo koncernos Italion. Tial c-ano Silfer postmorgaŭ renkontos la prezidanton de la itala PEN, por konsultiĝi pri la tri eblaj hipotezoj.

[HeKo 801 4-B, 30 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0555 s s