Esperanta Civito

Milana Esperanto-Klubo gastigis prelegon de Giorgio Silfer


Itala Interlingvistika Centro organizis ĉe Milana Esperanto-Klubo hieraŭ vespere prezenton pri la lastaj libroj de Giorgio Silfer: la antologio "Verda stelo kaj roza triangulo" kaj la komiksa albumo "Esperantio vivas". Komence de la vesperumo c-ano Silfer memore omaĝis al kelkaj klubanoj kiuj forpasis dum la lastaj jaroj: gec-anoj Gianni Conti kaj Carla Sfardini, fratoj Ermigi kaj Gianpiero Rodari, s-ro Mario Righi.

La aŭtoro dediĉis la plimulton de sia prelego al la antologio, sed la publiko interesiĝis praktike nur pri la albumo, desegnita de Tihomir Lovriĉ. La demandoj koncernis la Esperantan Civiton, kaj la preleginto respondis eĉ humure, laŭ sia kutimo.

Demandanto konstatis la progresojn de la Civito kiel vasta kultura produkta platformo, sed rimarkigis ke ĝi restas minoritata fenomeno en la tradicia Esperantujo. C-ano Silfer esprimis la bedaŭron ke la tradicia movadaro estas malkreskanta multe pli rapide ol la nova Esperantio kreskas, unuflanke; kaj memorigis ke Mozeo bezonis kvar jardekojn por persvadi sian popolon eniri la promesitan landon, aliflanke: do al la raŭmistoj restas ankoraŭ du jardekoj.

Ekster la debato iu menciis la kazon de homo kiu havas la esperantan civitanecon kaj aspiras prezidi la milanan klubon, spite al la rezisto de la ceteraj klubanoj: c-ano Silfer komentariis, ke la Civito nek responsas pri individuaj ambicioj nek kuraĝigas tiajn grimpadojn. Fakte la menciinto informis ke la grimpadon de tiu ulo kuraĝigas nur estraranoj de la landa asocio, iom paradokse...

[HeKo 801 6-B, 2 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0607 s s