Esperanta Civito

Ĉu la PEN-verkistaro mondkongresos en Esperantio?


Ĉu la PEN-verkistaro mondkongresos en Esperantio? La inviton al PEN Internacia ĵus aprobis la ordinara Asembleo de la Esperanta PEN, okazinta hodiaŭ en Padovo sub la tagprezido de c-ano Carlo Minnaja, kun la partopreno, reala delega aŭ virtuala, de ok el la dudek membroj. El la tri opcioj proponitaj (kiuj rilatas al tri malsamaj urboj en Alta Italio), en hieraŭa renkonto en sia rezidejo (fakte kastelo proksime al la rivero Pado) la prezidanto de la itala PEN, d-ro Sebastiano Grasso, forte rekomendis unu, la saman kiu entuziasmigis la internacian PEN-prezidanton antaŭhieraŭ en Milano. Tiu elekto elegante superruzus la teritorian demandon.

La Asembleo aprobis la raportojn de la pasinta kaj nuna jaroj, kiuj montras aktivon de kelkcento da svisaj frankoj, apud la posedo de apartamento en Svislando, kies jara rento iĝos proprieto de la societo, post la morto de la mecenato. La Esperantan PEN financas la membrokotizoj, la donacoj kaj iuj pagendaj servoj (interalie la lingva kontrolo de la jubilea Unesko-volumo). Krome ĝi havas kreskantan ŝuldon pro la abonoj de la organo "Literatura Foiro" al sepdeko da aktivaj PEN-centroj; sed ĝi estas ekpagota je la grekaj kalendoj, nome nur okaze de subita granda profito.

Rilate al la servoj, la Asembleo unuanime aprobis rezolucion pri la proceduro por atribui la eventualan aŭspicion al novaj eldonaĵoj. Interalie la tekstoj estos legendaj de la prezidanto aŭ lia komisiito, antaŭ la publikigo. Tio okazis pri "Historio de la esperanta literaturo" (2015), sed ne pri "Antologia della poesia esperanto" (2022).

Fine okazis pritrakto de tri novaj aliĝpetoj. Nur du estis akceptitaj, ambaŭ unuanime: tiu de la fama romanisto Mikaelo Bronŝtejn, 73-jara, edukita en la rusa; kaj tiu de redaktoro Alessio Giordano, 25-jara, edukita en la itala. Pro plurfoja nepago de kotizoj dekadencis Wally du Temple.

[HeKo 801 7-B, 3 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0358 s s 
  Total: 0.0480 s s