Esperanta Civito

La filozofio de paco: de Kant ĝis esperantismo


"La filozofio de paco de Kant ĝis esperantismo" estas la temo de seminario, en du semajnfinoj, preparata de prof. Giorgio Silfer por Afrika Esperanto-Instituto. Ĝi disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo de Buĵumburo, sed eblos ankaŭ ripeti ĝin en la franca, eventuale en universitato..

Pri la antaŭprojekto hieraŭ c-ano Silfer sondis institucion en Tiĉino, kies fondinto studis en la Supera Komerca Lernejo de Belinzono, kie instruis Edmond Privat, ankoraŭ memorata tie kiel vera apostolo de paco. La institucio jam mecenatis foje al Itala Interlingvistika Centro.

La Konsilio de AEI (du kolektivaj membroj: la paktintaj establoj SIPU kaj KCE) kunvenos por aprobi la projekton en sia definitiva formo. Esperantlingvaj pacifistoj estas bonvenaj por la redaktado. Bonvolu skribi al aei ĉe esperantio.net

[HeKo 801 9-B, 5 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0646 s s