Esperanta Civito

La Komitato de IIC kunsidis pri kongreso en Italio


La Komitato de Itala Interlingvistika Centro kunsidis telematike hodiaŭ, sub la prezido de prof. Giorgio Silfer, kiu detale informis la ĉefajn Civitajn stabanojn en Italio pri la decido de la Esperanta PEN inviti la verkistaran mondkongreson, invito kiu koncernas almenaŭ tri urbojn en Italio.

IIC probable ne estos rekte envolvita, sed ĝia Komitato rekomendos al la kongresa buroo de la Esperanta Civito subsidui al PEN, se necese, ankaŭ per agentejo kiu havas grandan kompetenton pri kongresa organizado kaj estas kunposedata de c-ino Lorena Bellotti. Aliaj stabanoj povos individue kunlabori laŭ specifaj kontraktoj.

Lastatempe IIC peris kun danko al la biblioteko de Salo', por ties planlingvistika sekcio, plurajn librojn kaj periodaĵojn donacitajn de ĝia scienca konsilisto prof. d-ro Carlo Minnaja.

[HeKo 802 2-B, 9 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0580 s s