Esperanta Civito

Duono de la Kapitulo nuntempe malsanas


La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, estis operaciita en japana hospitalo kaj konvaleskas hejme. Ĉi-semajne ankaŭ alia membro de la Kapitulo, sen. Marie-France Conde Rey, estos operaciita en franca kliniko. Jam tria persono, sen. Julio Herrero, estas delonge malsana: li mem estas la Unua Vickonsulo, kiu devus anstataŭi la malsanan prezidanton, laŭ la konstitucio.

La situacion ekzamenos la Kapitulo dum sia venonta kunsido, 21 decembro 2022. En la tagordo situas la propono, ke la Senato fermu la nunan mandaton unu jaron pli frue, tiel ke la elektoj por la renovigo de la Parlamento okazu 15 decembro 2023.

La Konsulo mem petas pri kolektiva gvidado ĝis tiu dato, kun invito al la Senataj grupestrinoj ĉeesti la kunsidojn de la Kapitulo. La Senato estas jam kunvokita al Italio, 2 aŭgusto 2023. Kaze de fruigita fermo de la mandato, la kandidatlistoj estos liverendaj ĝis 30 septembro 2023.

[HeKo 802 3-C, 11 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0553 s s