Esperanta Civito

Engaĝo de stabanoj en establoj ekster la Pakto


Venontsemajne la opozicio liveros al la Kapitulo, pere de la Blanka grupestrino, sen. Anna Bartek, proponon de aldona amendo al "Lex adiutoria" (pri la Civita stabo). Temas pri tria ĉapitro, dediĉita al la engaĝo de stabanoj en establoj ekster la Pakto. La novaj normoj koncernus unuavice la parlamentanojn.

"La Blankanoj opinias ke la Senato forgesis gravan temon, aprobante la leĝon dum la sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022" diras sen. Bartek. "La homaj resursoj ene de la Esperanta Civito ne estas multaj, tial ili utilu prioritate por la esperanta popolo. Se stabano akceptas nesalajratan oficon en establo ekster la Civito (esperantista aŭ ne), tio devas kongrui kun la interesoj de la esperanta popolo."

Kiel kondutas ĝis nun la Civitaj stabanoj? "Mi mem nun evitas estraranecon en esperantista organizo, se ĝi ne aliĝis al la Pakto" respondas Anna Bartek, kiu dum la antaŭa jardeko sidis en la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio. Parenteze, la antaŭa kaj la nuna prezidantinoj de HEA havas la esperantan civitanecon, sed ne estas Civitaj stabanoj.

Giorgio Silfer, Verda senatano (do en la majoritato), kondutas eĉ pli strikte: ne nur li afable rifuzis la proponon kandidati al la prezido de HEA, sed ankaŭ evitis prezidi paktintan establon dum li estis Konsulo, "por preventi intereskonflikton ene de la konsorcio." La afero ŝajnas do pli etika ol politika. Pri individua membreco sen aktiveco en kupola instanco estas kaj restos plena libero, konforme al la Konstitucio.

Ĉu tamen la engaĝo de Civita stabano en la estraro de tradicia movado, kiel la Universala aŭ la Junulara, ne estus strategie oportuna por la ekspansio de la Civito mem? Eble respondos la ĵusa sperto de senatano elektita al la estraro de internacia organizo, kiu de jaroj aktivas kontraŭ Kultura Centro Esperantista: pormomente oni ne rimarkas diferencon en la rilatoj.

[HeKo 802 6-C, 14 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0755 s s 
  Total: 0.0891 s s