Esperanta Civito

Novjara saluto de la Konsulo de la Esperanta Civito


Tri problemaroj karakterizas la geopolitikan situacion fine de 2022: la klimata evoluo, la mislokitoj, la lokaj militoj. La tri problemaroj estas interligitaj, kaj efikas negative al la socia kaj ekonomia stabileco en la mondo. Tiu negativa efiko koncernas ankaŭ la esperantan popolon, kiel parton de la homaro, kun malsamaj reliefoj laŭ la teritorioj: ekzemple la milita stato pli gravas en orientaj provincoj de Kongolando, kompare kun la ondo de rifuĝantoj en Eŭropa Unio. En ĉiu kazo estas envolvita la temo de homaj rajtoj, kies malrespekto iĝis pli akuta kaj en socioj koncernataj de la sangaj konfliktoj, ekzemple Rusio, kaj en (rekte) ne koncernataj, ekzemple Irano.

Dum la konfliktoj en Afriko trovas malpli grandan eĥon en la amasmediaj komunikiloj kaj konsekvence ĉe la ĝenerala opinio, la milito en Ukrajno trovis atentan tribunon ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie la mondo spertis novan geopolitikan dividon, de post la fino de la malvarma milito. Tiu nova divido estis jam observebla ekster Eŭropo, sed ne ricevis tioman atenton kiom nuntempe: ekzemple, kiu en EU rimarkis lastatempan proponon de Francio sendi UN-trupojn al Burundio, tuj kontrastitan per vetoo de Rusio kaj Popola Ĉinio? La nova geopolitika divido naskis konfronton inter Okcidento unuflanke kaj la du ĵus menciitaj potencoj aliflanke. Teritorie la konfronton karakterizas la deziro alproprigi al si perditajn lando-partojn, aŭ almenaŭ reakiri influon al ili: specife Ukrajno por Rusio kaj Formozo por Popola Ĉinio.

La geopolitika divido pasas ankaŭ tra Esperantio, ĝuste pro Ukrajno. Dum la Senato de la Esperanta Civito sin esprimis unuanime kontraŭ la rusa invado en Ukrajnon (kun kritika emfazo pri la rolo de UN), la estraro de Universala Esperanto-Asocio kondutis pli pekinisme, kaj poste travivis internan opozicion, kun nuancoj kaŭzitaj ankaŭ de propraj organizaj internaj diverĝoj.

Malpli aktualaj en Esperantio ŝajnis la aliaj problemaroj: klimata evoluo kaj mislokitoj. La Esperanta Civito sekvas ilin precipe per siaj establoj aktivaj en neesperantistaj tegmentaj organizoj: Esperanta Naturamikaro pri la klimato, Esperanta PEN pri la rifuĝantaj intelektuloj, Kultura Centro Esperantista pri la rajtoj de enmigrintoj je lingvotesta nivelo.

Ni dankas al la retagentejo HeKo, al la gazeto "Heroldo de Esperanto", al la revuo "Literatura Foiro" pro ilia atenta kaj objektiva informado pri la supra evoluo.

Riichi Karibe, konsulo

[HeKo 803 2-C, 23 dec 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0651 s s