Esperanta Civito

Estas eraro pontifiki kontraŭ rusaj esperantistoj


La eĥo en Esperantio de interslavaj konfliktoj, de tiuj en Jugoslavio ĝis tiuj en Ukrajno, pruvas ke raŭmistoj pravas: la esperantistaro neniam konsistigis homogenan subjekton, kaj grava eraro estus konsideri ĝin "movado". Sociologie, la modelo plej konvena estas tiu de diaspora minoritato. Kaj ĉi tie utilas interesaj precedencoj.

Kiam en la Esperanta Civito oni preparis la unuajn legitimilojn, hazarde kunlaboris teknikisto el Kosovo, vivanta en Ĉaŭdefono. Ni konis kelkajn kosovanojn, kaj ni eksciis ke li estas cigano. Ni sentis ke la ceteraj kosovanoj ne havas perfektan rilaton al li. "Kion vi havas por riproĉi al li? Li estas enmigrinto kiel vi, laboras, havas svisan edzinon." Respondo: "Ni ne estas rasistoj. Sed sciu, ke ciganoj ĝenerale preferis lojali al Belgrado".

La penso tuj iris al alia diasporo, al kiu apartenis ankaŭ familio Zamenhof. Hebreoj estis lojalaj al la caro: la polan demandon ili ne komprenis. Lazaro Ludoviko tuj pretis veturi al Manĝurujo kiel armea kuracisto, post mobilizo komence de 1905: se ne intervenus Klara, li ne partoprenus en Bulonjo-ĉe-Maro, sed eble mortus ie en Siberio, eĉ ne lasante stile admirindan paĝon pri milita hororo, kiel faris lia frato (cara oficiro) pri la sieĝo de Port-Arturo.

Certe ekzistis revoluciuloj inter la hebreoj (sen hebreoj kaj latvoj, Lenin ne venkus), sed la plejmulto ĝenerale akceptis la politikon de siaj ŝtatoj: eĉ okaze de la rasismaj leĝoj, en Italio pluraj sin denuncis, simple por esti en ordo kun la leĝoj...

Analoge al la cigana kaj al la hebrea, ankaŭ la esperanta diasporo preferas ne kontraŭi la povon, eĉ se diktaturan: Zamenhof mem tiel kondutis. Eraras tiuj kiuj insistas, ke pacifismo (ne pacismo) estus la spino de Esperantio: ĝi estas nur unu el la ripoj. Eraras tiuj kiuj pontifikas kontraŭ "La Ondo de Esperanto", per tiaj vortoj: "Post la rusia atako, ĝia redaktoro hipokrite plendis, ke iu ukraina sportistino ne plu ŝatas rilati kun siaj rusaj koleginoj. Kiam la rusia armeo torturis, seksperfortis kaj mortigis ukrainajn civilulojn, La Ondo publikigis amuzajn armeajn anekdotojn kolektitajn de rusa subtenanto de la agreso." Kaj implice invitas al bojkotado: tial ke la invitanto kunverkis la Manifeston de Raŭmo, oni rajtas dedukti ke li kutimas ne konscii pri la graveco de tio kion li (sub)skribas.

La Esperanta Civito alprenis klaran pozicion kontraŭ la invado fare de Rusio (kun forta kritiko pri la inerteco de la internacia komunumo); sed ĝia parlamenta majoritato (kaj ankaŭ ĝia parlamenta opozicio) ne skandaliĝas pro la ekzisto de Putinemaj esperantistoj (nek pro la siatempe naziaj): en diasporo ankaŭ tiaj ekzistas. La strategio por konstrui alternative pacaman kulturon en Esperantio estas tute alia, ol kelkaj pontifikas en skandalisma nordeŭropa retgazeto.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 803 8-A, 2 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0778 s s(23 Requests)
  PHP: 0.1006 s s 
  Total: 0.1784 s s