Esperanta Civito

Preciza dolorlisto sed sen klarigo


Eksa individua membro de la Universala (kaj dungito en la 1980aj), funkciulo en brusela EU-instanco, antiraŭmisto, publike ĵus deklaris la sekvan: "La detruo de UEA pluiras sian vojon, lante sed konstante. UEA, aŭ ĝia movada gravo, komplete malaperis. UEA iĝis nur surpapera organizo, kies (mal)agoj nek influas nek interesas esperantistojn -- se ili entute scias, kio estas UEA (mi testis ĉe kelkaj junaj homoj: ili havas nenian ideon). Kiel dirite, UEA reduktiĝis al surpapera organizo sendanta tro oftajn gazetarajn komunikojn pri nerimarkindaj temoj kaj al komatata retlisto funkcianta kiel nura anonctabulo." Li daŭrigas per detale interesa dolorlisto:

"La libroservo ne plu apartenas al UEA: ĝi estas la libroservo de E@I. La UK estas organizata de E@I (aperas la nomo UEA, jes, sed kongresanoj baldaŭ demandos sin, kiu estas tiu sponsoro). La biblioteko ne plu apartenas al UEA (bv. ŝpari al mi la kriajn komentojn pri ankoraŭ nominala UEA-posedo). La arĥivon de la malaperinta organizo UEA jam transprenis alia organizo. Iam la CO estis ofta, kaj dezirata, vizitocelo por esperantistoj, se ne paroli pri la malfermaj tagoj. Oni povas aldoni la ĉesintan eldonan agadon, kaj kaj kaj."

La dolorlisto plene kongruas kun la realo, sed mankas la esenca kaŭzo de la agonio de la Universala, kiun la raŭmistoj komprenis jam antaŭ trideko da jaroj. Nome UEA (kaj bedaŭrinde ankaŭ TEJO, almenaŭ parte) estas la lasta "realsocialisma respubliko" en Eŭropo (kaj plu estas, se oni rigardas la estraran elektometodon). Kiam la orienteŭropa sistemo politike kaj ekonomie kolapsis, venis la tempo ankaŭ por UEA: la agonio estis ege pli longa, pro la treniĝo de ies privataj interesoj. Kaj nun okazas en la lasta "realsocialisma respubliko" precize la samo.

La ŝtataj entreprenoj en Orienta Eŭropo bankrotis (en kelkaj kazoj domaĝe: ekzemple Hungario havis unuarangan farmacian industrion) kaj ili privatiĝis, en pli malgranda skalo, plejparte kun proprietuloj kiuj estis direktoroj aŭ kadroj en la samcela entrepreno. Tia privatigo okazas ĉe UEA, ne per maldungitoj, sed per aktivuloj kiuj kapablis teni piedon en diversaj ŝuoj (legu: movadaj estraroj aŭ komisionoj): tipa kazo estas tiu de E@I.

Kiel evoluos la afero? Per la vrakiĝo de UEA oni transiras de monopolo al oligopolo, kun pli heterogena profilo. Dume kreskas la Esperanta Civito, la sola supernacia subjekto ne en krizo, sed eĉ ekspansianta en la nuna Esperantio.

[HeKo 804 6-A, 17 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0601 s s