Esperanta Civito

Giordano kaj Martinelli pri Saussure en CDELI


La ĉefaj reviziantoj (kaj prefacinto) de la traduko de "Kurso de ĝenerala lingvistiko" prezentos unuafoje en Svislando la libron de Ferdinand de Saussure, esperantigitan de c-ano Fernando Pita. La premiero, zorge de c-ino Perla Martinelli kaj c-ano Alessio Giordano, okazos en la Urba Biblioteko de Ĉaŭdefono sabaton posttagmeze, 4 februaro 2023, kaj estos spektebla per la sama telematika metodo kiu ebligas la partoprenon en la testa eksperimento pri Esplora Instituto de Esperantologio dum ĉi tiuj tagoj en Kultura Centro Esperantista.

Samtage kaj samloke dum la mateno kunsidos la asembleo de la Amikaro de CDELI, lastfoje kunvokita de Claude Gacond (eliranta prezidanto) kaj Sonja Koleva (eliranta vicprezidantino): ili ambaŭ ne plu sidos en la renovigota estraro de la societo. Per tio la 91-jara eksarkivisto de CDELI ĉesigos ĉiun sian responson pri tiu unika interlingvistika sekcio ene de svisa biblioteko.

La asembleon tagprezidos Sebastien Moret, profesoro ĉe la Universitato de Laŭzano, kiu por faka revuo franclingva recenzas la libron de Saussure eldonitan de LF-koop, specife la prefacon de d-ro Giordano. Sian partoprenon en la asembleo anoncis d-ino Perla Martinelli kiel reprezentantto de KCE, kaj Mireille Grosjean, kiu lastatempe skizis tre pesimisman publikan raporton pri CDELI.

(Legu pli en "Heroldo de Esperanto")

[HeKo 805 5-B, 31 jan 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0608 s s