Esperanta Civito

Eksperimento sukcesa, EIE nun rekrutas docentojn


Kun la partopreno de kvin personoj el Eŭropo kaj la klopodo de unu el Afriko sukcesis la kvintaga testa eksperimento de Esplora Instituto de Esperantologio. La teknologio, egala al Zoom sed tute senpaga, bone funkciis, kaj la lekcioj estis facile aŭdvideblaj. La kursoj havis konkretajn sekvojn, ekzemple por la verkata "Gramatiko de la esperanta lingvo".

"Mi lernis multon kaj de kolego Alessio Giordano kaj pri distanca instruado" diras c-ano Giorgio Silfer, "kaj mi komprenas ke mi restis antaŭ la pandemia epoko: probable, se mi lekcius ankoraŭ en eŭropa universitato, mi demisius, ĉar mi preferas instrui en Afriko per blanka kreto kaj nigra tabulo. Certe mi pretas daŭrigi en EIE kiel kunordiganto de la katedro pri beletristiko, sed aliaj docentoj gvidos la kursojn."

C-ano Alessio Giordano kunordigas la katedron pri (plan)lingvistiko. Li "ĝojas pro la rezultoj kaj pretas gvidi kursojn". La sekva paŝo estas la serĉado de docentoj, kun la celo starti en la akademia jaro 2024/25

[HeKo 805 6-B, 2 feb 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0535 s s